Antauxparolo: Cxu vi min auxdas?


Esperanton mi uzu

Mi estas japano, naskigxis kaj kreskigxis en Japanio, logxas en Japanio, parolas la japanlingvon kiel patrina-lingvo, vivas kun tiuj, inter kiuj preskaux cxiuj estas japanoj.

Kutime mi skribas en la japana, sed cxi tiun dokumenton kaj tiujn kiujn vi povas atingi de cxi tie, mi skribos en Esperanto. Kial cxi tie mi uzas Esperanton, estas jene:

  1. Estus gxoje ke skribinte en nur unu lingvo miajn frazojn povos legi diversaj personoj, kiuj logxas en diversaj landoj kaj parolas diversajn lingvojn.
  2. Felicxe Esperanto estas facila lerni por mi.(^^)
    Sed ankaux gxi estas naturlingvo, tial ni devas uzadi gxin se ni volas lertigxi je gxi.
  3. Iujn pensojn mi eble havus, kiujn mi hezitus esprimi en mia patrina-lingvo.

Skribadaj principoj cxi tieaj

Cxi tie mi probable uzos skribadojn neordinarajn aux nekonvenciajn. Mi klarigu kiajn skirib-stilon mi uzos. (Tia stilo devenas de mia nuna opinio. Iam mi eble sxangxos gxin)

*Monataj nomoj

Esperantajn nomojn de monatoj mi ne povas apenaux enkapigi. Cxu la unua monato en jaro estas novembro?

Tial, mi eble skribos monato-nomojn jene: "unua-monato", "dua-monato", "dek-dua-monato", ktp. (se oni permesas, mi volas skribi ne "dek-dua" sed "dekdua") Eble tiuj estos ankaux skribitaj kiel "1a-monato", "2a-monato", "12a-monato", ktp., ties sencoj estas samaj.

Ekzemple, "en la oka (tago) de decembro" estas skribita kiel "en la dekdua-monato kaj la oka (tago)", aux "en la 12a-monato kaj la oka (tago)".

*Citajxo kaj priskribajxo (Komo kaj punkto)

Oridinara skiribado estas kiel "Oni kutime tiel skribas." Sed mi, "eble ofte skribos tiel". Punkto signifanta finon de frazo estas ekster citiloj. Komo estas same.

Tio estas ia "hakula stilo".

*Komo antaux rilativo

Sxajnas al mi ke preskaux cxiuj esperantaj verkantoj metas komon antaux rilativoj aux vorto "ke". Ekzemple, "Trovigxas multaj verkantoj, kiuj metas cxiam komon antaux rilativoj", "Mi opinias, ke tiuj komoj ofte estas nur gxenegaj".

Cxu tiaj komoj estas metitaj pro sintaksa neceso? Mi pensas ne.

Mi ofte ignoros tiun konvencion, kiam mi pensos ke gxi ne estas necesa tie, aux ke gxi ne devas esti tie.

*Predikativo por verbo kaj substantiva propozicio

En Esperanto kutime adverbo estas uzata kiel predikativo por verbo kaj propozicio. Ekzemple,

Mi metas adjektivon anstataux adverbon...

*Seksoj aux genroj

Cxi tie, kiam mi uzas "viran formon" de substantivo, mi ne intencas implici ke la substantivo havas viran sekson, aux devas esti por viro, ktp. Se vi vidas "viran formon" en miaj frazoj, komprenu ke multokaze mi signifas "viron aux inon". Mi preskaux ne uzos "inan formon" por signifi inon (Tiaokaze mi prpbable esprimos kiel "ina programisto"), kvankam mi ne povas promesi.

Mi probable ankaux forgesos meti prifikson "ge", tamen multokaze mi signifos "viran aux inan". Ekzemple, se mi skribas "Sidas multe da amantoj apud la riverbordo", tiuj amantoj ne nepre konsistas el nur viroj! Mi volas signifi "multe da inaj kaj viraj amantoj...".

Cxiuokaze mi neniom intencas seksan diskriminacion. Mi nur opinias ke tio estas sensenca ke substantivo havas implicitan sekson aux genron, cxar mia patrina-lingvo ne havas tian karakteron.

Mi esperas...

Bone. Pluen ni iru.
Mi gxojos se miaj skribajxoj vin interesos kaj plezurigos.


(fino -- elfinita en 2001.08.21)





Iri enirejon.


(C) Kopirajto nulpleno. Cxiuj rajtoj rezervitaj.