Vi jam scias ĝin, mi kredas.
La vortojn "Perlitera vizaĝo" mi ekpensis, sed
vi certe tiujn vidas en japanaj TTT-paĝoj aŭ retpoŝtaj mesaĝoj,
ĉar miaj skribaĵoj jam havas ilin(^^), kaj vi kredeble spertas skribi.
Tio estas iaspeca piktgramo de vizaĝo, kiun oni desegnas per literoj.
Tio estas nomita en angla "emoticon" aŭ "smiley".
En japanlingvo, oni nomas ĝin "moji-e(pentraĵo per literoj)",
aŭ ekzemple, mi nomas ĝin "kao-moji" aŭ "moji-gao" (vizaĝo
per literoj).
Retpoŝto povas akcepti nur tekstan datumon, ne bildan. Kiam oni volas sur poŝto esprimi siajn emociojn aŭ ŝajnigi esprimi, oni uzante tiujn *skribas* ĝojon, malĝojon, koleron, plezuron, ridon, rideton, ridegon, kaj tiel plu. Oni diras ke tia konvencio estis komencita de unonaj programistoj, ekde fino de 1970a jardeko aŭ komenco de 1980a jardeko.
En usoneska stilo, perliteraj vizaĝoj falas flanken, ĉi tiel:
:-) :-( ;-) :-p ...
Aliflanke, en japaneska stilo, ili estas jene, ekzemple:
(^^) (^o^) (^^;) (-_-) (--#) ...
Kiel vi ilin vidas? Ĉu ili ŝajnas homaj vizaĝoj?
Iuj japanoj emas uzi karaktrojn ekzistantaj nur en japanlingvo. Kvankam tiuj karaktroj igas vizaĝesprimojn pli riĉaj, nature oni devas ne uzi tiujn en frazojn ne nur por japanoj sed ankaŭ por eksterlandanoj (pli precize, por tiuj personoj kiuj kutime ne legas japanlingvon).
Oni diras ke en Japanio tia konvencio komenciĝis ekde 1980a jardeko, sur elektronikaj afiŝejoj de persono-komputila komunikado. En la uzantoj ne ekzistis nur programistoj kaj hakuloj, sed ankaŭ "ordinara popolo".
Kiel ili evoluis, mi ne scias. Interalie,
kial kaj kiel 'flanken-falintaj' vizaĝoj iĝis 'starantaj'
en Japanio.
Ĉu oni opiniis ke vizaĝo devas esti 'staranta' pli ol 'falinta'?
Aŭ ĉu 'staranta' vizaĝo estis konsiderita pli bona ol 'falinta'?
Se vi scias, bonvole sciigu min.
Perliteraj vizaĝoj (japan-stilaj) povas esprimi diversajn emociojn.
emocioj | ekzemplaj mienoj |
ĝojo(rido, rideto, ridego) | (^^) (^_^) (^o^) |
malĝojo(larmo, krio) | (;_;) (;o;) |
kolero | (#--) (--#) |
kolero-rido | (#^^) (^^#) |
ŝvito-rido | (^^;) |
ŝvito | (--;) |
ŝvitego | (--;;;;;;;) |
hontemo | (*^^*) (*--*) |
surprizo | (++) ('o') |
enigmo | (--?) |
rigardo al iu sur tere | (.. ) |
enpensado (interbrova falto) | (-"-) |
kapjeso | (_ _) |
pardonon aŭ dankon | m(_ _)m |
dikfingrojn levu! | d(^^) (^^)b d(^^)b |
kuraĝon! (flagon svingante) | (^^)P |
saluton aŭ adiaŭ | (^^)/~~ |
Fakte, perliteraj vizaĝoj havas nenian regulon. Oni povas libermaniere ilin skribi kiel oni volas esprimi. Kompreneble, vi povas inventi novan vizaĝon.(^^)
Troa uzo de perliteraj vizaĝoj eble difektas guston de la teksto.
Tial, estas dezirinde ke oni zorge ilin uzas.
Escepte de ĉi tio, mi ŝatas perliteraj vizaĝoj,
ĉar ili aldonas al frazoj iajn ornamojn.
Se mi intencas iun skribi ŝerce aŭ sprite, mi apudmetas
"(^^)
" aŭ "(^_-)
".
Se mi sentas min malĝoja kaj volas ke aliajn komprenu tion,
mi skribas "(;o;)
".
Aliflanke, kiam mi legas tiun vizaĝon en elektronikaj tekustoj,
kiu estas ekzemple "(^^;)
", mi imagos
ke la sendinto versajne sentis sin iom svitema.
Oni povas diri, ke, perliteraj vizaĝoj estas ia alia signolingvo
por reto-uzantoj.
Se vi interesiĝas pri tio, jenaj libroj eble akireblas.
En la japanlingvo.
Enhavas multajn japanajn perliterajn vizaĝojn.
En la japanlingvo kaj la angllingvo.
Enhavas multajn japanajn perliterajn vizaĝojn.
En la angllingvo.
Enhavas multajn usonaj "emoticons".
(fino -- elfinita en 2001.01.01)
(modifita kaj aldonita en 2001.08.21)