Posxto-gazetoj



Posxto-gazeto estas gazeto sur Interreto, liverita per retposxto.
Formaleco estas tute sama kiel normala retposxta mesagxo.

Ankaux en Japanio, multaj posxto-gazeton estas publikigitaj. Ekzistas ege diversaj gxenroj. Ordinale,ili ne havas bildajn datumojn. Iuj komformigxas portebla telefonilo.
Mi ne sxatis gxin gxis antaux nelonge, cxar mi imagis ke al gxi aldonigxas multe da reklamoj, kaj mi ne volas esti legigita tiujn. Sed nun montrigxas ke gxi ne enhavas tiel amasaj reklamoj, tial mi iujn gazetojn interesite abonas. Mi legas tiujn, kiuj komunikas novajxojn generale sociajn, aux teknikajn specialigite. Tamen, estas alia kialo pro kio mi igxis legi posxto-gazetojn.

****

Iomaj gejunuloj en cxi tiu lando havas siajn posxto-gazetojn. Ili estas ne multaj, sed ne tre malmultaj. En tiuj, iuj estas mezlernejanoj(12-15 jara), iuj estas mezlernejanoj (15-18 jara). Iuj estas knaboj, iuj estas knabinoj (knabinoj estas pli multaj, sxajnas al mi). Junaj japanoj havas siajn gazetojn, kaj diligente eldonas gxin. Tio min mirigis (ankoraux nun mirigas).

Cxiuj havas ia kaj iom mem-montrad-volon. Cxiuj havas tempon kiam tiu forte volas montri al ekstera mondo, "Mi estas cxi tie. Mi estas cxi tia homo. Mi pensas, opinias kaj sentas cxi tiel, mi volas cxi tion. Mi ne estas neniu sed mi!".
Tia volo estigxas gxenerale en junagxo(_ _).
Krome TTT(Tut-Tera Teksajxo) konvenas al tia mem-montrad-volo. Tie cxiu homo povas lauxte diri "Mi, mi, mi!" kaj povas esti embarasita de nenio.

Pro kia kialo ili eldonas gazetojn? Mi prove abonis tiujn kelkajn.

****

Komence mi neniom atendis. Mi ne atendis tian posxto-gazeton mem. Mi opiniis ke tia eldonajxo versajne estas nur memkontento de eldonanto (TTT mem estas la amaso, ege grandega amaso el cxiuj memkontentoj). Cetere, junula mem-montrad-volo ofte estas tia, ke ni devas rugxigi niajn vizagxojn. Junula pensado estas fojfoje infana, sensperta, naiva, ktp (mi ne rajtas diri kvazaux pri aliula afero. mi mem estis tiel).
Senditajn gazetojn, mi legis time-time.

Sed, montrigxis ke mi miskomprenis tiujn gazetojn, kiujn japanaj junuloj skribas kaj elsendas al multaj legantoj. Iuj certe estas emaj rugxigi mian vizagxon, iuj gazetoj aux iuj frazoj, sed, pli ol tio, gxenerale ili emas min ridetigi pro ties infana seriozeco.

****

La vorton "Puranimeco", mi rememoris.

Lastatempe en cxi tiu lando oni renkontas ege diversaj problemoj kaj suferoj. Varoj abundas en magazenoj, stratoj kaj cxiuj urboj. Juneco farigxas varo. Nur varoj abundas. Sxajnas ke honesteco aux seriozeco estas malestimitaj. Ankaux sxajnas al mi ke... ia maltrankvileco aux malkontenteco kovras tutan socion, cxiuj estas depremitaj de io. Kaj cxi tie, "krimo de la nematuruloj" multe okazas. Onidire iuj knabinoj vendas sian sekson. Juneco povas esti varo, kaj la knabinoj mem bezonas monon.

En cxi tia atmosfero, knaboj kaj knabinoj ne povas esti "puranima". Ili devas maturigxi kiel eble plej frue, devas voli frue igxi senespera maturulo. Ili estas peno-plena, mi sentis.

Sed, tamen, tiuj posxto-gazetoj alportis al mi malsaman impreson.

Reala puranimeco probable ne estas nur tion, ke estas bone esti naiva aux sensperta, aux ke oni dirus "infano (infaneco) estas bone", "infano devas esti iel", ktp.
Por ke oni reale estu PURANIMA, oni certe devas esti sagxa, prudenta, devas koni realon, scii socian diversan realajxon.
Konante *cxion* povi tamen rideti, estas pli admirinde, cxu ne?

En iliaj frazoj kaj iliaj pensadoj, videblas al mi la nunan japanaj junulaj prudento, sagxeco, seriozeco kaj humuro.
Estas mirinda kion ili diras pri politiko. Estas ridetinda kion ili skribas pri siaj amoj. Estas admirinda ke ili serioze pensas pri siaj vivoj kaj estontoj.
Miaopinie, ili estas puranimaj en sia maniero.

****

Mi bedauxras, ke tiuj gazetoj estas tiel skribitaj en japanlingvo ke eksterlandanoj eble ne kapablas tiujn legi. Se oni povas legi japanlingvon cxe lia komputilo, estus bone ke oni abonas japanajn junulajn posxto-gazetojn por kompreni unu pecon de la cxi tiun landan socion.


(fino -- elfinita en 2001.01.01)




Ni iru al enhavo.


(C) Kopirajto nulpleno. Cxiuj rajtoj rezervitaj.