Ĉu vi konas la insularon OGASAWARA?
- vojaĝo al CHICHI-JIMA en aŭtuno, 2002 -

-1a tago: Pri la skribmaniero en la frazo
0a tago: Kia tero estas OGASAWARA?
1a tago: Enŝipiĝi, ekiri al OGASAWARA
2a tago: Alveni al CHICHI-JIMA
3a tago: Vagi sur maro serĉante balenojn
4a tago: Ĉirkaŭviziti en CHICHI-JIMA
5a tago: Ne "Adiaŭ", sed "Ĝis revido"
6a tago: Finfine, ĉiuj revenas al sia ejo
Aldono

Bonvole vidu per foliumilo kiu povas prave trakti protokolojn "HTML 4.0" kaj "CSS Level 2", kiel Microsoft Internet Explorer 5.0 aŭ plimalfrua, aŭ Opera 6.0 aŭ plimalfrua.

-1a tago: Pri la skribmaniero en la frazo

Seksa distingado

La aŭtoro ne estas riisto, sed opinias ke absurda estas la seksdistingado de ĉi tiu lingvo. Do la aŭtoro uzas substantivojn sen sekso kun nenia zorgo, atentigo aŭ intenco pri sekso. Ekzemple aŭtoro uzas vorton "japano" por esprimi iun japanan homon, kiu eble estas viro aŭ eble estas ino.

Alfabeta sistemo de la japanlingvo kaj propraj nomoj

Estas uzita la sistemo konata kiel "Hepburn style". La aŭtoro skribas proprajn nomojn de la japanlingvo uzante nur majusklojn, kiel "OGASAWARA" aŭ "CHICHI-JIMA".

Nombro

Estas uzita la japana stilo. La signo "," signifas apartigilon de milunuo, t.e. nombro "1,000" estas "mil". La signo "." signifas decimalan punkton. Jen ekzemploj.

skribosenco
1,000mil
2,000dumil
1,000,000miliono
10.5dek kaj duono
23.8dudek tri kaj ok dekonoj
(al enhavo)

0a tago: Kia tero estas OGASAWARA?

Kie kaj kia ĝi estas?

La insularo OGASAWARA estas la teritorio de Japanio, ĝeneralnomo por ĉirkaŭ 30 insuloj kiuj situas en la Pacifika Oceano inter 20a grado kaj 28a je la norda latitudo kaj inter 136a grado kaj 153a je la orienta longitudo. Ĝi konsistas el kelkaj etaj insularoj, t.e. la insuloj de MUKO-JIMA, la insuloj de CHICHI-JIMA, la insuloj de HAHA-JIMA, kaj aliaj. Estas dirite ke alilandanoj scias ilin kiel BONIN-ISLANDS. (Tamen la propra nomo por japanoj estas OGASAWARA)

La ĉefa insulo de OGASAWARA estas nomita CHICHI-JIMA, kiu situas je la 26a grado de norda latitudo kaj je la 142a grado de orienta longitudo, kuŝas ĉirkaŭ 1,000(mil) kilometrojn sude distanca de Tokio. Ĉi tie vi povas vidi la mapon (TTT-ejo de la Turismoficejo de OGASAWARA), kvankam en tiu aperis nur japanlingvo.

Ĝi apartenas al subtropika zono, do oni diras ke vivo tie estas komforta. Unujara averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 23a grado je Celsius, la plejalta estas 34a, la malplejalta estas 11a grado. Ĉar la insuloj dekomence neniam kuniĝis kun aliaj teroj, propraj vivaĵoj de subtropik-zono multe ekzistas. Tiel restas sovaĝaj kaj raraj animaloj kaj vegetaloj ke la plejparto de OGASAWARA estas protekita kiel Nacia Parko de Japanio.

Kian historion ĝi havas?

Oni diras ke la insularo OGASAWARA esits trovita en la 1593 de iu Sadayori OGASAWARA. Homoj ekloĝis en CHICHI-JIMA en frue de la 19a jarcento (estas dirita ke unuaj loĝantoj estis kelkaj blankuloj kaj kelkdek havajaj praloĝantoj). En la 1876 Ĝi estis internacie rekonita japana teritorio. Iam loĝis maksimume pli ol 7,000(sepmil) homoj kaj tiam OGSASAWARA plej propsperis.

Post kiam Japanio malvenkis je la Pacifika Oceana Milito, ekde la 1945 ĝis la 1968 OGASAWARA estis okupita de Usono ĉar la insuloj estis konsideritaj strategie gravaj por usona mararmeo. Dum tiu periodo oni malpermesis japanajn insulanojn reveni tien kaj aliajn japanojn viziti ĝin.

Nun 34 jaroj estas pasintaj de la redono al Japanio, OGASAWARA estas konata kiel "Orientaj Galapagoj", kiel la loko por baleno-observado, paradizo en kiu kreskas raraj vegetaloj kaj vivas raraj animaloj, k.t.p. El la insularo nuntempe nur en CHICHI-JIMA kaj HAHA-JIMA loĝas homoj. La nombro de loĝantoj estas proksimume 2,400(dumil kvarcent).

Kion signifas nomoj de la insuloj?

Plejmulto de la eroj de la insularo OGASAWARA estas nomitaj laŭ familieco kaj parenceco, nome:

japanlingva nomosignifo
CHICHI-JIMAinsulo de patro
ANI-JIMAinsulo de pliaĝa frato(vira)
OTOHTO-JIMAinsulo de plijuna frato(vira)
MAGO-JIMAinsulo de nepo
HAHA-JIMAinsulo de patrino
MUKO-JIMAinsulo de duonfilo

Kiel oni povas viziti ĝin?

Por viziti la insularon OGASAWARA oni devas uzi ŝipon, ĉar neniu pasaĝeraviadilo flugas tien. Pasaĝerŝipo OGASAWARA-MARU periode kuras inter Tokio kaj CHICHI-JIMA (aliajn insulojn oni ne povas iri rekte, aŭ estas malpermesita viziti mem). Ĝi atingas la insulon por 25 horoj kaj duono, ankriĝas dum 2 aŭ 3 tagoj escepte de en la tempo de somero kaj de novjaraj ferioj (tiam ĝi tuj reiras al Tokio). Ĉe jena URL vi povas scii la detalon de OGASAWARA-MARU, bedaŭrinde nur en la japanlingvo.

Ogasawara Kaiun

Ĉu vi ŝatas travideblan bluan maron? Ĉu vi amas vojaĝi precipe surŝipe? Se jes, mi sincere rekomendas vin viziti la insulon CHICHI-JIMA. Jen vi legos vojaĝrakonton kun fotoj fare de iu japano .

Nu, ni iru al OGASAWARA!

(al enhavo)

1a tago: Enŝipiĝi, ekiri al OGASAWARA

Feliĉe helis, kvankam dum ĉi kelkaj tagoj nubis aŭ pluvis. Iom malvarmis matene en aŭtuno. Je la oka la aŭtoro alvenis al la kajo TAKESHIBA por enŝipiĝo-procedo. La ŝipo OGASAWARA-MARU ankriĝas tie en Tokio. Li ege dormemis, ĉar hieraŭnokte li ne plene dormis kaj ĉi-matene tro frue vekiĝis.

Fininte la procedon li ĉirkaŭpaŝis tien kaj reen ĝis la tempo enŝipiĝi. Ĉi tie estas proksime de la stacidomo HAMAMATSU-CHO (stacio de fervojo), staras multe da konstruaĵoj, ĉiumatene multaj homoj paŝas kaj paŝas por sia oficejo. En tia vidaĵo li estis izolita. Iom post iom varmiĝis tiel kiel oni povas esti sen jako. Fakte li ne sentis malvarmecon malgraŭ sia duonmanika ĉemizo.

Je la 9a kaj duono oni komencis enŝipiĝi kaj ankaŭ li tiel faris. OGASAWARA-MARU alkajiĝis direktante sian kapon al la rivero SUMIDA-GAWA, tial de la vosto oni vidas la Ĉielarkan Ponton.

la Ĉielarka Ponto

La unua tasko post enŝipiĝo sundube estas esplori ĉirkaŭen. Ĝi estas pasaĝerŝipo kiu kapablas transporti pli ol 1,000 homojn por pli ol unu tago, do ĝi havas diversajn instalaĵojn krom manĝejo, duŝejoj, aŭtomataj vendiloj kaj aliaj por ke pasaĝeroj povas distri sin, ekzemple bufedejo, ludejo, ludĉambro por infantoj. Spite al la fakto oni rekomendas ke vi portu vian proprajn distraĵojn, ĉar ju pli vojaĝo iros antaŭen de pli vi nepre enuos.

Je la 10a horo la ŝipo OGASAWARA-MARU ekmoviĝis. La kajo vidiĝis pli kaj pli malgranda.

bildo

La ŝipo trairis tra la Tokia Golfo por proksimume 2 horoj. Dum tio li ĉiam sur ekstera ferdeko vidis diverajn vidaĵojn -- maron, koloron de maro, teron, konstruaĵojj sur tero, ktp. Marvento estis malvarma, supozeble pro tio li verŝajne malvarmumis. Post tagmanĝo li prenis kuracilon kaj endormigis sin.

Kiam li vekiĝis, estis post la 16a horo. Li iris al ekstera ferdeko, vidis silueton de iu insulo (probable MIYAKE-JIMA) en vesperiĝo. La vesperiĝo de la unua tago de la vojaĝo.

bildo

Ĝis nokte li modere saniĝis danke al kelkaj mallongaj dormoj. Duŝinte kaj lavinte sin li refreĵiĝis. Noktomeze la ŝipo pasigis duonon da tuta vojo.

(al enhavo)

2a tago: Alveni al CHICHI-JIMA, la ĉefa insulo

Trans la horizonto ĝi aperiĝas

Vekiĝis post la 6a horo. Li iris al eksetera ferdeko kaj trovis la ŝipon ĉirukaŭita de horizontoj, kaj ĉe la kapo, kaj ĉe la vosto, kaj ĉe flankoj, horozonto senlima, hirozonto senfina, horizonto perfekta. Li sentis sin mem ĉirukaŭita de horizonto.

Li ankaŭ trovis ke la koloro de maro diferencis de tiu de la Tokia Golfo. Ja maro estas tiel klare blua.

Post la 10a horo vidiĝis CHICHI-JIMA. Li restis ĉe ekstera ferdeko kaj vidas la insulon kaj maron.

CHICHI-JIMA pli kaj pli grandiĝis. Baldaŭ oni distingis la haveno HUTAMI, la ĉefa haveno de CHICHI-JIMA.

Je la 11a kaj duono OGASAWARA-MARU sin albordigis. Venis la tempo de surteriĝo al CHICHI-JIMA. Venis al CHICHI-JIMA.

Estis aŭtuno sur kalendaro, sed estis kvazaŭ somero. Temperaturo probable markis proksimume la 28an gradon. Tiel estis varma. Apude al la haveno estas la Kvartalo OHMURA, kiu estas la plej granda kvartalo kun vendejoj, kafejoj, drinkejo kaj similaj. Tiel oni diras en libroj kiujn li legis. Sed ŝajnis al li ke tiu estas kvieta vilaĝo. Eĉ sur la ĉefa strato vidiĝis nur kelkdek homoj. Kvankam en somero multaj homoj vizitis tien, en aŭtuno tiel estis, li opiniis.

Li ekpaŝis antaŭen, por nekonata tero, nekonata mondo.

Viziti la insuleton MINAMI-JIMA, vidi delfenon

Post kiam malpakis sian pakaĵon ĉe gastejo, li reiris al la urbeteto, prenis tagmanĝon kaj atendis la tempon de ŝipvetureto al MINAMI-JIMA kaj por delfen-observado. Je la 13a kaj duono turistoj kolektiĝis, la ŝipeto ekiris. Denove la koloro de maro altiris lian atenton.

Post dudek aŭ tridek minutoj ili alvenis al MINAMI-JIMA. La insuleto estas aldifinita kiel speciala rezervejo pro sia geologia karaktero, tial neniu estas permesita elporti iun kaj ion disde tie.

Tie ekzistas karakteriza terenformo, nomata OUGI-IKE (por diri en Esperanto, la Sektora Lageto).

MIJAMI-JIMA estas ankaŭ konata kiel loko kie AOUMIGAME frajas (AOUMIGAME estas AO-UMGIMAGE, kiu signifas "Bluan Kelonion"). AOUMIGAME unufoje ellasas multe da ovoj, sed nur tre malmulta de ili revenas al maro (plue, nur pli malmulta kreskas). Li vidis sur plaĝo mumion de AOUMIGAME-ido.

Estis trovita enigma piedsigno. Unue li debis ke ĝi estas la spuro de AOUMIGAME, sed piedoj de kelonio ne postlasas tian spuron. Baldaŭ aperis tiu, kiu estis konsiderita posedanto de la piedsigno. OO-YADOKARI. (signifas "Grandan Paguron" en japanlingvo)

Ĉe MINAMI-JIMA oni ankaŭ povas vidi multe da fosiliiĝintaj antikvaj konkuloj.

Gvidanto diris ke se ili esperas, ili povas grimpi sur la monteton sole sur kiun oni estas permesita suriri. Li kaj kelkaj turistoj tion esperis. Aliaj ĝujis naĝi en OUGI-IKE.

****

Fininte vizitadon al MINAMI-JIMA, ili direktis sin al delfeno-observado. Nuntempe ŝajnas ke populariĝas delfeno-naĝado (naĝi kun delfenoj aŭ sekvante delfenojn), sed li preferis nur vidi ilin. Bedaŭrinde delfenoj ne facile troviĝis, kvankam kaptitano multfoje turnis la ŝipon kaj iris tien kaj reen serĉante kun sonond-serĉilo kiu informis ekziston de delfenoj. Malofte turistoj kaj li videtis delfenojn, sed ili fornaĝis kvazaŭ ili fuĝus de la ŝipo. Kapitano diris ke ŝajne ili nun malafablas kaj malvolas kunnaĝi kun homoj, kaj ke antaŭtagmeze ili estas tiel afablaj ke ili aliras al ŝipoj kaj homoj. Apenaŭ li povas renkonti kelkajn delfenojn. Li provis foti ilin, sed ne sukcesis.

Ne eblas konekti interreton

Je ĉirkaŭ la 16a kaj duono finis la eta vojaĝo. La aŭtoro revenis al gastejo, duŝiĝis kaj ripozis. Post vespermanĝo li provis konekti la interreton, sed neniom sukcesis. Finfine li rezignis ret-konektadon, tio signifis ke li devis vivi por ĉi tri aŭ kvar tagoj senkonekte al reto. Tio estas enuiga kaj terura por li.

Malgraŭ tio aŭ ĉio, liaopinie, OGASAWARA estas sendube bela tero. Ĉiuj kiuj li vidas allogas liajn okulojn, eĉ banala vaganta kato.

(al enhavo)

3a tago: Vagi sur maro serĉante balenojn

OGASAWARA-MARU ofte (unu aŭ du fojon unujare) aranĝas vojaĝeton baleno-observi. La aŭtoro hazarde renkontis la ŝancon, tion li ne preterlasis.

Matene pluvis. Li eliris timante ke ne okazos la evento. Al la ...ejo kelkcento da homoj kolektiĝis. Probable pli ol duono de ili estis insulanoj. Ili ŝajne emacs atendi tian eventon. Ĉar ili havas ne multe da distraĵoj en sia vivo sur insulo? Ĉar ankaŭ ili havas malmulte da ŝanco vidi balenojn? Li ne sciis.

Kiam la ŝipo malankriĝis je la 10a, insulanoj kun festvestoj ludis tamburojn por tia okazo. MAKKOU-DAIKO. (DAIKO (TAIKO) signifas tamburon. MAKKOU estas unu speco el baleno. )

Akvo de maro ne vidiĝis klara probable pro malbona vetero, sed ege diferencis de tiu de la ĉefa lando.

Li povis trovi neniun balenon. Gvidantoj raportis ke iuj balenoj naĝas ĉirkaŭe kaj fakte kelkaj homoj trovis, sed la aŭtoro NENIAM kaj NENIOM vidis.

Post baleno-observado la ŝipo malhorloĝdirekte kuris ĉirkaŭirante la insulon CHICHI-JIMA. Pluvo iam ĉesis kaj vetero pliboniĝis, do vidaĵo de sur ferdeko estis tre bonega. Posttagmezo sub sennuba hela ĉielo estis varma.

Je la 16a OGASAWARA-MARU revenis al la haveno.

(al enhavo)

4a tago: Ĉirkaŭviziti en CHICHI-JIMA

La kvaran tagon li ekiris al esploro en CHICHI-JIMA. Li malhorloĝdirekte vagis.

Diversaj plaĝoj

Ankoraŭ li estis tuŝita de la beleco de maro, beleco de akvo. Kiel blua, kiel travidebla, kiel klara kaj pura.

Koloro de maro senĉese allogis lin. Kio, kia estas la maroj kiujn ĝis nun li konis? Kiom homaro malpurigis maron? Se ili neniam povus ĉesigi malpurigi kaj malklarigi maron, homaro malaperu de la tuta tero — fakte li tiel opiniis.

La Plaĝo SAKAI-URA estas Unua plaĝo kiun oni vidas malhorloĝdirekte irante de la haveno HUTAMI. Ĝi konsistas ĉefe el koraloj same al la Plaĝo OHMURA. For de plaĝo mergiĝas rompita militŝipo en la eopiko de la Pacifika Milito, kies parto vidiĝas sur ondoj.

Sekvante la aŭtoro vizitis la plaĝojn OUGI-URA kaj KOPEPE. Ambaŭ estas plaĝoj de sabro kaj konsideritaj taŭgaj al NAĝADO.

Pruvo de subtropik-zono

En CHICHI-JIMA ekzistas Subtropik-agrikultura Centro. Tie altkreskas multe da palmoj de multe da speco. Tio sentigis al li ke OGASAWARA apartenas al subtropiko.

Adiaŭinte la Centro li iris al la Plaĝo KOMINATO. Antaŭ li elstaris montoj, sur kiuj subtropikaj arboj kreskas.

La Plaĝo KOMINATO ankaŭ estas de sabro. ŝajnis al li ke sabro ĉi tie estas pli fajna ol OUGI-URA kaj KOPEPE.

De la plaĝo li vidis rigardejon sur montpinto. Li suriris tien. La montpint estas nomata NAKAYAMA-TOHGE. Vidaĵoj de tie estis ege belegaj.

Malsuprenirinte li tagmanĝis ĉe ripozejo apud plaĝo. Neniu estas sur la plaĝo. Ege agrebla, ĉar milde ventis kaj bone helis. Sub klara sunlumo li manĝis komforte. De tie la rigardejo vidiĝis tiel malgranda.

Ripozinte iom da tempo li rekomencis ekskurson. Li ekpaŝis, tuj trovis nekonatan floron.

Al intermonto

Posttagmeze la aŭtoro interiris en intermonton, kiuj estas la orienta parto de CHICHI-JIMA. Sudoriento de CHICHI-JIMA estas nomata TATSUMI. De tie oni povas vidi la Pacifika Oceano.

Poste li suriris la monton CHUOU-ZAN, kiu situas ĉe la centro de CHICHI-JIMA.

&rarrow; Oriento. Fore de tie probable kuŝas Havajo.

Sudo. Fore de tie kuŝas Aŭstralio.

Okcidento. Fore de tie kuŝas OKINAWA.

Nordo. Fore de tie kuŝas Japana Insularo.

Sekvante li atingis la rigardejo de HATSUNE-URA. De tie oni povas vidi orientan maron de CHICHI-JIMA.

Pluenirinte li alivenis al la rigardejo de NAGASAKI. De tie vidiĝas ANJI-JIMA kaj Markoleto de ANI-JIMA.

Kiam la kvartalo OKUMURA aperis finiĝis la ekskurso. Tio bezonis ĝuste 6 horojn.

Suno subiras en Oceanon

Post kiam la aŭtoro revenis al la gastejo kaj iom ripozis, li denove eliris. Antaŭu vojaĝo iu amiko diris al li ke li devas vidi sunsubiron ĉe la monto MIKAZUKI-YAMA, do li intencis tion fari.

Vespere konsiderinde malvarmiĝis. Kiam li alvenis al la rigardejo, dek kelkaj rigardantoj jam estis tie. Kaj la suno jam komencis subiri. Li tuj fotis kelkajn fotojn, sed baldaŭ ĉesigis. Foti embarasas rigardi per sia okulo. Li volis vidi sunsubiron nur per okuloj mem. Je Ĉirkaŭ 10 minutoj la suno tute malaperis sub maron.

Sunsubiro

Manĝi kaj drinki en la centra kvartalo

Lastan vesperon la aŭtoro pasigis ĉe iu drinkejo en la kavartalo OHMURA. Malmultaj gastoj tie estis. Pro tia kialo aŭ alie, kelnerinoj laboereme servis al li. Ili diris ke ili estas kromlaboristoj, venas de la ĉefa lando.

Li trinkis rumon kaj likvoron kiuj estas faritaj en OGASAWARA. Ambaŭ tre bongustis. Ĉar ĉe la drinkejo oni ofertas lokan manĝaĵon, li provis kelkajn. Bedaŭrinde lokaj fiŝoj estas malmultaj en la tago kaj ne venditaj. Li petis lokajn legomojn. Unu el ili estas nomita HARUTAMA. Laŭ broŝureto HARUTAMA estas legomo ekzistanta de antaŭ longa tempo en la insularo OGASAWARA, kiu estas agrabla por buŝo kaj riĉa je fereco, mineralo, kalcio kaj karoteno. Ankaŭ ĝi estis bongusta.

Pasis gaja kaj plezura tempo. Kiam li elvenis de la drinkejo, nenombreblaj steloj belege briletis en la ĉielo.

YAMORI aperas

Kiam reveninte al la gastejo li lavis sian vizaħon li hazarde trovis iun malgrandan animalon. Geko (japanoj nomas ĝin YAMORI). Eĉ tia tero ekzistas kaj vivas tia animalo. Eble mi venis ĉi tien por renkonti ĉi animaleton --- eĉ tian opinioon li havis.

Lasta nokto en OGASAWARA pasis kun aminda amimaleto.

(al enhavo)

5a tago: Ne "Adiaŭ", sed "Ĝis revido"

Lasta turismo

Bone helis kaj varmis. Matene la aŭtoro ĝuis lastan turismon. Unue li iris al la parkon OHKAMI-YAMA. Ĝi situas sur la monto, do li multe ŝvitis ĝis alveno. Vidaĵo estas tiel bela kiel li forgesis tian penon.

Due li vizitis la Oceano-centron de OGASAWARA. Survoje li renkontis katon kaj lacerton.

Ĉe la Centro li vidis multe da kolenioj.

Kion ekveturo signifas

Li aĉetis manĝaĵon kaj memoraĵojn, revenis al la gastejo, enpakis sian pakaĵon, pagis por sia restado, iris al la atendejo de la haveno, finis procedon enŝipiĝi, lunĉis ĉe apuda parko, atendas la tempon. Kiel dirite multe da insulanoj kolektiĝis tien. Ankaŭ kelnerinoj hieraŭ viditaj venis kaj alparolis al li.

Venis la tempo. Li enŝipis sin.

Je la 14a OGASAWARA-MARU fajfis kaj ekmoviĝis. Ĉiuj svingis manojn. Ĉiuj sur ŝipo, ĉiuj sur haveno.

Plie, laŭ lia kutimo fiŝboatoj kaj turismaj ŝipoj akompanis ĝis fore de haveno.

Okaze li ekkonsciis ke li forvenis de la insulo. CHICHI-JIMA vidiĝis tiel malgranda, tiel fora.

Kiam li venis al CHICHI-JIMA, lia koro estis plena je ia atendo. Kiam li elevenis, li estas malplenigita. Aŭ prefere ia malvigleco aŭ ia perdeco certe okupis lin. Tamen tio estas vojaĝo. Tio estas vivo. Li duŝis sin per varma akvo. Sufiĉe kaj abunde duŝiĝis. Duŝado estis agrabla.

Je la 17a nubo kovris la horizonto. Vetero malboniĝis. Vespere pluvis. Je la 20a oni fermis pordon al ferdeko. Oni ankaŭ diris enŝipa dissendo, ke la maro malkvietas pro malbona atmosfero. La ŝipo ege svingiĝis.

Je la 3a horo de morgaŭ pasis 13 horoj ekde ekveturo, OGASAWARA-MARU atingis la duonon de vojo.

(al enhavo)

6a tago: Finfine, ĉiuj revenas al sia ejo

Matene enŝipa dissendo diris ke la alveno al Tokio estos prokrastita pro malkvieteco de la maro. Vetero boniĝis dum nokto, sed la ondado ankoraŭ estis alta kaj forte ventis.

Post la 10a maldekstre de la ŝipo silueto de insulo vidiĝis. Probable HACHIJO-JIMA aŭ MIKURA-JIMA. Dekstre oni povas rekoni la duoninsulon BOUSOU. Ili nun revenas ĝis tiel proksime.

La 12a kaj duono, li vidis la insulo OH-SHIMA.

Koloro de maro diferencis de tiu en OGASAWARA, ŝajnis al li.

Baldaŭ dissendo diris ke la ŝipo eniris en la Tokian Golfon. Vento ŝajne kvietiĝis. La insulo MIURA estis klare vidita. Sekvante YOKOHAMA, jen KAWASAKI, HANEDA... Lia vojaĝo estis preskaŭ finita.

La ŝipo supreniris al profundo de la Tokia Golfo, al buŝo de la rivero SUMIDA-GAWA. Eĉ la kajo TAKESHIBA aperis. Krome ĝi pligrandiĝis.

Finfine OGASAWARA-MARU alkajiĝis al la kajo. De la vosto li vidis la Ĉielarkan Ponton.

Enŝipa dissendo ordonis ke oni eliru de la ŝipo. Li prenis sian pakaĵon kaj eksteriĝis. Tie staris multe da konstruaĵoj, multe da aŭto preterkuris. Post ĉio li revenis al sia urbo, sia loko kie li laboras, kie li koleras, kie li plezuras, kie li ridas, kie li amas iun, malkvieta, malpura, malklara kaj maltrankvila, tamen... tie li vivas kaj nenie krom tie li ne vivas.

Ĉu mi iam ree povas vidi la bluan ĉielon, bluan travideblan maron de OGASAWARA... li revis tion kaj ekpaŝis.

(al enhavo)

Aldono

La fotoj estis faritaj de la aŭtoro mem, kiu rezervas ĉiujn rajtojn pri ili.

La origina distingeco de la fotoj estas 1024x768. La aŭtoro ŝanĝis ĝin al proksimume 640x480 per Microsoft Paint.

Ne represu aŭ citu la fotojn kaj frazojn senpermese.

(2003.04.07)

al la kapo de la paĝo
al la japanlingva versio
al la paĝo "Sub la Luno Blua"
retpoŝto al: nulpleno@col.hi-ho.ne.jp
(C) ©Copyright Noboru HIWAMATA (nulpleno). All rights reserved.